(Novaĵoj de GEA)
La 1a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA) arigis 22 partoprenantojn el
Svislando, Francujo kaj Germanujo, inter la 2a ĝis la 7a de oktobro 2011
ĉe Rejno. Gaja etoso regis inter la pliaĝuloj, kiuj estis la ĉefa
celgrupo de tiu nova aranĝo de Germana Esperanto-Asocio (GEA).
Post sufiĉe streĉa marŝado kaj grimpado, vespere dorlotis la komforta
hotelo, kaj ekde la dua tago la kelnero jam fervore lernis Esperanton. La
grupo i.a. vizitis la "Kaiserpfalz", fama dogana fortikaĵeto sur
Rejn-insulo antaŭ Kaub, kie haveblis dupaĝa gvidilo ankaŭ en Esperanto.
Sur la fama roko Loreley la grupo prezentis la internaci-lingvan version
de la samtitola poemo de Heinrich Heine. Oni povas vidi videofilmon sub http://www.youtube.com/watch?v=JdH07MzPJ3A
La ĉeforganizanto Wolfgang Bohr anoncis la 2an EMAn por la venonta jaro,
aŭ denove apud Rejno, aŭ apud Mozelo. Maksimuma nombro de partoprenontoj
estu 30 por konservi la amikaran etoson.
Informis: Rudolf Fischer